Informoj kaj aliĝilo (aŭgusto)

teamo kaj partoprenantoj (augŭsto)

KIO?

Simple, la ankoraŭ pli mojosa evento de la jaro!

Ni tendumos en Rosée, Valonio. Tie ni disponos herbejon, ruldomon kaj lageton. Ni instruos Esperanton al la komencantoj, ni ligno-konstruos turon por unu el niaj tendoj, ni mem-kuiros, ni provos denove konstrui floson-kiu-flosos, ni esploros la ĉirkaŭaĵojn, kaj nia teamo preparos surprizon por vi!
tendo

POR KIUJ?

Por ĉiuj* inter 12 kaj 18 jaroj

*bedaŭrinde ni ne povos akcepti pli ol 16 junuloj, do ne tro hezitu!
Eĉ se vi ne spertas kiel skolto, kiel ligno-konstruisto aŭ se vi estas komencanto: vi estas bonvena! La tuta tendumado estas organizita kaj gvidita de spertuloj. Nur eblos amuziĝi.

  • vi neniam skoltumis? Ne gravas ni instruos al vi.
  • vi devas iri lernejen vendredon la 1an de septembro? Tute eblas parte partopreni ĝis ĵaŭdo la 31a de aŭgusto.
  • vi timas malkomforton? La tendumado estos sufiĉe komforta. Ekzemple, ni disponos duŝon kaj necesejon. Ja minimuma komforto estas bezonata se vi volas lerni esperanton.
  • vi ne flue parolas Esperanton? Ne gravas se unu el nia grupo havas komunan lingvon kun vi. Aktuale nia teamo parolas nederlandan, francan, germanan, anglan kaj rusan. Ni ankaŭ povas instrui Esperanton al vi.

Neniu preteksto validas!
Kaj se vi ne konas Esperanton, ni instruos ĝin al vi!okulo

EKO KAJ FINO

  • eko vendredon vespere la 25an de aŭgusto en Rosée, Valonio.
  • fino sabaton la 2an de septembro en Rosée, Valonio.
  • parta partoprenado eblas laŭ interkonsento.

KOTIZOJ*

  • 105€ de vendredo ĝis sabato aŭ de sabato al sabato. Se vi parte-partoprenos, la kotizo estas 15€ por unu tranokto.
  • Se vi ne jam estas membro vi devos ankaŭ pagi jaran kotizon (50€). Ĝi validos ĝis septembro 2018 (do vi ricevos rabaton por KKPS, PEKO, nia 2018a tendumado, ktp)
  • Eblas peti plurfojan pagon, partan repagon de viaj vojaĝkostoj kaj monhelpon de nia solidareco-kaso. Financaj problemoj ne devas malhelpi vian partoprenadon ĉe la Verdaj Skoltoj.

*niaj kotizoj estas minimumaj dank’al la helpo kaj mondonacoj de pluraj belgaj asocioj, kluboj kaj personoj. Ĉu ankaŭ vi subtenos nin?

 

KIEL ATINGI?

Nia tendumado okazos je:

rue des Presles
5620 Rosée, Belgique
https://goo.gl/maps/REy1QN9REgK2

Ni helpos vin atingi nian lokon kaj plani vian vojaĝon:

  • Lupo ŝoforos vin el kaj al la flughaveno de Bruselo-Sudo (CRL)
  • Estos ankaŭ eblo aŭte kunvojaĝi el Bruselo
  • se vi venas trajne, la plej proksimaj stacidomoj estas Tamines kaj Dinant. Ekde tie ni ŝoforos vin ĝis la tendumejo.

Ne-belgoj nepre kontaktu Lupo-n por organizado-helpo! Nu, necesas iom da klarigo pri la trajnoj en Belgio kaj pri la malplikostaj biletoj.

Konservu vian belgan trajnbileton: ni repagos ĝin!

KIEL ALIĜI?

Plenigu la suban formularon kaj ni tuj rekontaktos vin!
Ankaŭ eblas kontakti nin rete: info@verdajskoltoj.net
kaj telefone: 0485/517 552 (Valère: eo, fr) aŭ 0475/272319 (Jean-Pol: eo, nl, en)

ĝis baldaŭ!

Advertisements