Teamo
Lupo, kiu kreis la Verdajn Skoltojn.
Valère Doumont (37j) estas profesia edukisto. Li havas diplomon de skoltestro (Wood Badge), “unua helpo” (BEPS) kaj Esperanto (C1).
Li lanĉis la Verdajn Skoltojn en 2012.
blanka necesa teksto
Dingo, la druido
Simon Hutereau studas sciencojn en Troyes, Francio. Li ŝatas kolekti sovaĝajn plantojn kaj pramaniere eki fajrojn. Li parolas la francan, Esperanton, la anglan kaj iomete la germanan.
Li seriozigos ĉion kiel li kutimas.
blanka necesa teksto
Delfeno, la vivon varmigas
Pjotr De Mulder (19j) studas muzikon en la konservatorio de Antverpeno. Li flue parolas la nederlandan, Esperanton, la rusan, la anglan kaj la francan. Li ŝatas naĝi kaj etosigi.
blanka teksto
blanka teksto
Denver Garisson, Usono
mi instruas la anglan en Hispanio. Dum la tendumado mi zorgos pri la manĝoj (sed ne usone kuiros, trankviliĝu).
blanka teskto
blanka teksto
Michaela Stegmaier, Germanio
Michaela (23j) venas el la Esperanto-urbo Herzberg kaj studas tersciencojn en Braunschweig, Germanio. Skoltiĝis en 2017.
blanka teskto
Partoprenantoj
Korsako la majstro de l’diskej’
Thomas Demeyere (18j). Thomas studas Technikajn Sciencojn en Bruĝo, parolas la nederlandan kaj Esperanton denaske. La anglan flue, kaj la francan.
Liaj ŝatokupoj estas tenisado, judo, vojaĝado, manĝado, dormado, biciklado, veturado (aŭto) kaj skoltumado.
Korsako ne nur partoprenos, li ankaŭ gastigos nin en Bruĝo.
Esther Belinfante, Nederlando
Mi havas dekses jarojn. Mi parolas la nederlandan kaj la anglan, mi komprenas la germanan (sed ne parolas) kaj mi parolas la francan kaj Esperanto iomete. Mi volas lerni Esperanton. Mi ludas hokeo kaj mi ludas pianon. Mi ofte iras al kajtoj festivaloj.

Anh Tuan, Francio
Mi nomiĝas Anh Tuan, persona nomo vjetnamdevena. Mi 16-jaras kaj studas sciencojn en liceo. Mi ŝategas pianludi kaj orgenludi, ĉefe ĵazon. Mi emas sporti, renkonti miajn geamikojn, ludi kun la fratetoj, lerni lingvojn. Mi parolas la francan, Esperanton kaj la anglan. Mi studas la latinan, la grekan (antikvan) kaj la hispanan.
Stijn Rombaut, Flandrio
Mi estas 16 jaraĝa, loĝas en Bruĝo. Mi eklernis Esperanton antau kelkaj monatoj pere de duolingo. Mi renkontis la Verdajn Skoltojn dank’al Amikumu.
blanka teksto
blanka teksto
Eva Monastyrjowa, Germanio
Mi estas 11 jaroj aĝa, mi parolas rusan, germanan bone kaj iomete esperanton kaj anglan. Mi ŝatas desegni, ludi kun aliaj infanoj.b
lanka teksto
blanka teksto
Cindy Lau, Flandrio
Mi estas 17jaraĝa kaj komence de septembro mi ekstudos flegistadon en Kolegio Karolo la Granda en Antverpeno. Mi parolas la nederlandan, la anglan, la francan kaj jam iel Esperanton. Mi ŝatas muzikon kaj ludi pianon.
Dorián Ertl, Luksemburgo
Mi estas 14 jaraĝa. Mi estas denaska Esperantisto, kaj ankaŭ parolas la francan, la anglan kaj la germanan. Mi ŝatas videoludojn, komputilumi, biciklumi kaj pianludi.
blanka teksto
blanka teksto
Maria-Estrella Staes, Flandrio
blanka teksto
blanka teksto
blanka teksto
blanka teksto
Marylou Madej-Arjallies, Francio
Clara Sparenberg, Bruselo
Lucie Sparenberg, Bruselo
Yasna Hernandez Persianova, Hispanio
Ede Belinfante, Nederlando
Janette Stegmaier, Germanio
Camille Berger, Libano
Léopoldine Nihoul, Valonio
Mi estas Léopoldino, mi havas 18 jarojn. Mi ne parolas Esperanto, sed mi volas lerni ĝin. Mi ŝatas roko-grimpadon, volontuladon, balancilon, malkovri naturon, kuiri, kaj fari belajn renkontiĝoj. Mi ne havas ideon pri mia futuro, sed mi volas studi rilate al naturmedio.
Annaïs Hurstel, Francio
Maureen Hurstel, Francio
Tom Doumont kaj Jérôme Huart, Valonio
Ili venos dum la tri unuaj tagoj por instrui al ni ligno-konstrui.