Jen mi, Élise!

Kiu vi estas?
Mi estas Elise.

Kiom vi jaraĝas?
Mi estas dek-sep jara.

Kie vi loĝas?
Same kiel miaj gefratoj. (Simon kaj Emma)

Kion vi ŝatas?
Mi precipe ŝatas literaturon kaj muzikon.

Kion vi ne ŝatas ?
Mi ne aparte ŝatas sporton.

Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino?
Paroli en esperanto, kanti, promeni, kaj kompreneble mi pretas helpi en ĉiuj taskoj.

Ĉu vi havas ŝatokupojn?
Ludi pianon kaj traversan fluton, legi.

 

Advertisements

Jen mi, Emma!

Kiu vi estas?
Mi estas Emma.

Kiom vi jaraĝas?
Mi estas dek-du jara.

Kie vi loĝas?
En Givet, en Ardenoj (nordo de Francio).

Kion vi ŝatas?
Mi ŝatas desegni, ludi ludojn, kuiri (speciale krespojn), legi, foti kaj filmi.

Kion vi ne ŝatas?
Brasikojn (escepte florbrasiko)

Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino?
Paroli en eperanto, ludi…

Kio estas grava scii pri vi?
Mi estas iom timema.

Ĉu vi havas ŝatokupojn?
Desegni kaj pentri.

Jen mi, Simon!

Kiu vi estas?
Mi estas Simon.

Kiom vi jaraĝas?
Mi estas dek-kvin jara.

Kie vi loĝas?
Sur la Terro, en Givet, urbeto en norda Francio.

Kion vi ŝatas?
Mi ŝatas fari fajron, ludi kartojn, tranĉi lignon kaj konstrui kabanojn.

Kion vi ne ŝatas?
Nuksojn ĉar mi havas alergion al ili.

Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino?
Ludi kartojn, promeni…

Kio estas grava scii pri vi?
Mi ŝatas blagojn. 🙂

Ĉu vi havas ŝatokupojn?
Mi arkpafadas.

Loko, Rosée

Hieraŭ mi estis je nia loko por la unua rendevuo. 6 horoj da laboro por iom ordigi.
Mi ankaŭ fotis la lokon por vi.

Jen la lageto:

Mi esperas ke ni havos saman bonan veteron.

Mi fotis la ruldomon. Sed nur el ekstere. Kaj vidante la foton, mi konscias ke ne estas interesa foto 😦

Pli interesa estas la lignaĵoj por la manlaborado! Ni povos fari kelkajn benkojn.
Kaj se ne sufiĉas, ni rajtas haki la arbojn ĉirkaŭ la lageto \(^_^)/

Malfermita grupo, daŭre \(^_^)/

Nuntempe (kompreneble) nia grupo estas malfermita.

Sed poste? Ĉu eblos kunigi la grupon dum la jaro?

Jes kaj ne!

Jes ĉar ĉiam eblos kunigi nin je la sekvantaj renkontiĝoj.
Kaj inter la renkontiĝoj eblos aliĝi al la grupo kaj prezenti sin sur la retejo dum la tuta jaro.
Ne gravas kiam vi alvenos vi rajtos provi dum tiom da tempo ol vi volas.
Tamen vi ricevos vian koltukon nur post via engaĝiĝo 😉

Ne ĉar  estas unu kondiĉo por la tendumado dum la somero: Vi povos partopreni la tendumadon nur se vi jam renkontis la plimulton de la aliaj partoprenantoj! Simple ĉar tiam ni vivos kune dum pli ol tuta semajno. Sub tendoj. Sen multe da ebloj apartigi aŭ solumi. Do pli bone se ni sufiĉe konas unu la alian antaŭ 😉

Jen mi, Thomas!

Kiu vi estas?
Mi estas Thomas Demeyere

Kiom vi jaraĝas?
13

Kiel vi loĝas?
Bruĝo

Kion vi ŝatas?
Sportumi kaj grimpi

Kion vi ne ŝatas?
Bruselajn brasikojn kaj Kuiri

Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino?
Ekkoni aliajn infanojn, noktludi, konstrui ion per ligno kaj ŝnuroj

Kio estas grava scii pri vi?
Mi estas iom impeta, mi havas etan alergion je polvo

Ĉu vi havas ŝatokupojn?
Ne 

Kiujn?
Sportumi, ĵudo.

Jen mi, Ugo!

Saluton, kiu vi estas?
Saluton, mi estas Ugo, 11 jaraĝa.

Kion vi ŝatas?
Mi ŝatas ludi kun miaj amikoj kaj manĝi pomojn.

Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino?
Mi volas amuziĝi!

Ĉu vi havas ŝatokupojn?
Jes, mi futbalas kaj ludas pianon.
Ĝis!

Jen mi, Tom!

Saluton, kiu vi estas?
Saluton, mi estas Tom. Mi estas 12 jaraĝa.

Kion vi ŝatas?
Mi ŝatas ludi al iu ajn ludo.

Kion vi ne ŝatas?
Mi ne ŝatas kuiritajn fruktojn. Eĉ pomkompoto! Beeeek!

Kio estas grava scii pri vi?
Nenion

Kio estas via(j) ŝatokupo(j)?
Mi ludas basketbalon.
Ĝis Baldaŭ!

 

Jen mi, valer!

Saluton,

Mi estas Valère, la inicianto de tiu ĉi projekto.

Mi estas 33 jaraĝa kaj loĝas en Valonujo.

En la skolta movado, mi estis estro dum 4 jaroj. Dum la tri unuaj mi gvidis grupon de 12-16 jaraĝaj skoltoj. Poste mi zorgis dum unu jaro pri 6-8 jaraĝuloj. Ĉiam en la asocio “Les Scouts”. Mi sekvi trejnadon en tiu asocio. Kaj ricevis mian gilwell-koltukon \(^_^)/

Pri mia esperanta vivo: mi esperantiĝis en 2005, partoprenis kelkajn renkontiĝojn, kaj vojaĝis al Japanujo per Pasporta Servo okaze de la Universala Kongreso en 2007
Ĉar mi volis pli agi por Esperanto mi iĝis estrarano de APE (la valona asocio). Kun ili mi ĉefe organizis du renkontiĝojn.

Ankaŭ mi instruis Esperanton al miaj genevoj. Do se Tom aŭ Ugo fuŝe parolas vi scias al kiu vi devas riproĉi tion!

Mi tre ŝatus proponi skoltismon al la junaj Esperantistoj. Pro tio tiu projekto!

Ĝis,

Karaj gepatroj

Karaj gepatroj,
Karaj interesintoj,

Vi (aŭ viaj infanoj) reagis al mia unua mesaĝo. Dankon pro viaj reagoj, konsiloj kaj helpoproponoj.

La unua skolta semajnofino por esperantistoj okazos je la 2-3-4aj de novembro.
Pliajn informojn vi trovos ĉe la paĝo Unua rendevuo!

Nun estas tempo por reklami, varbi kaj aliĝi!

Sekvantaj paŝoj:
1) Personaj kontaktoj
Mi tre ŝatus persone kontakti ĉiujn partoprenantojn antaŭ la renkontiĝo. Por scii kion ili volas, kion ili ne volas. Kaj tiel plibonigi la programon. Ankaŭ mi provos kontakti tiujn kiujn ne volas partopreni.

2) Reklami aliulojn
Ĉu vi konas aliajn eblajn kandidatojn?

3) Reklami ĉe lernu.net
Mi provos kontakti la membrojn de lernu.net kiuj aĝas inter 11 kaj 17 jaroj. Almenaŭ de la Benelukso.
(Por proksimaj partoj de Francio kaj Germanio estas pli malfacila. Lernu.net ne eblas serĉi membrojn de iu regiono. Mi provos, sed poste.)

Temas pri malfacila laboro ĉar nur eblas kontakti ilin unuope.
Tamen mi volas provi!
Por tio mi bezonas tradukon de la reklama mesaĝo en la nederlanda kaj en la germana.
Kaj kompreneble se vi volas helpi min kontakti ilin… Via helpo estos tre bonvenaj.

4) konstanta ago: plibonigi la projekto kaj la retejo
Vi certe rimarkis ke la projekto kaj la retejo estas skiza.

Simple ĉar mi volas konstrui la projekton (kaj la retejon) kun la partoprenantoj kaj kun Vi.

Laŭ Vi kio mankas en la retejo? Kio mankas en la projekto?
Tio estas tre grava, ĉar demandante vi helpos min plibonigi la projekton.
Mi povos verki dek artikolojn pri skoltismo. Sed se neniu bezonas tion… Estos perdo da tempo!

Male iu demandis al mi pri la “milita etoso” ĉe la skoltoj. Kaj estas bonega temo por artikolo 🙂
Ekzistas skoltgrupoj kiuj estas ankoraŭ tre militaj… Kun forta hierarkio, kun levo de nacia flago matene, ktp…
Ni ne estos tiel! Ĉiuj estos egalaj. Ni decidos kune per asembleo. Kaj mi volas decidojn ne nur de la plimulto sed de ĉiuj!
Eblas atingi interkonsenton de ĉiuj en iu grupo. Certe ne la unua fojo… Tamen mi pensas ke iom post iom eblos.

skoltamike,
valer