Estas ni!

Jen eta kanto kion faris Delfeno.
Bonan ŝancon por trovi ĉiujn kaŝitajn kaj privatajn ŝercojn… 😉

Kaj ni kuiras!

Ni estas la Verdaj Skoltoj
la Verdaj Skoltoj estas ni
Ni ridas kaj babilas,
ludas kaj diskutas
Ni kuiras kaj promenas
konstruas kaj tendumas
Ni skoltumas
en Esperanto.

Ni amuzigxas “Ĝojo!”
kaj frenezumas “Aŭĉ, mia piedo!”
Ni tre amikas “Ne kalkanu ĉe la tablo!”
nenion timas “(Ni estas) Bonhomme!”

Ni kantas multe “Ĝis la nokto nokto fin’!”
kaj manĝas lude “Brokolo–>jolo.”
havas ideojn “Jes!”
kaj verŝas teon “Pdm-c”

Advertisements

Bonom?

Kion signifas “bonom”?

Tiun vorteton el la franca “bonhomme” uzas ni kiel ekkrio (interjekcio).
“Vi aldonas tiom da kapsiket-saŭco en via manĝo… Vi estas vera bonomo!”
Komprenu : Vi estas vera vira viro [primoke].

Verŝajne la primoka senco venas el tiu skeĉo: Energio 3000, la trinkaĵo de la veraj bonomoj.

Ni komencis uzi tiun vorton en Grezilojno en novembro.
Kaj en Maastricht, komence de februaro ni trovis nekredeblan kafejon: la kafejo de la veraj viroj!

la kafejo de la veraj viroj!