intervjuo du, Catherine, patrino de Dingo

(en français ci dessous)

Saluton Catherine,

Catherine Samain

Catherine Samain

1) Do vi estas patrino de iu verda skolto. Ĉu vi povas prezenti vin? vian familion?

Mi estas franca. Mia edzo estas francparolanta Belgo. Ni ambaŭ lernis Esperanton kiam ni estis junaj plenkreskuloj. Ni neniam vere uzis ĝin en la ĉiutaga vivo (krom dum renkontoj) sed ĝi ja estas parto de nia identeco.

Ni havas tri gefilojn : Élise 19-jara, Simon 17-jara kaj Emma, kiu ĵus fariĝis 15-jara.
Ni loĝas en franca urbeto, Givet, ĉe la belga landlimo.

2) Kiel kaj kiam viaj infanoj ekpartoprenis la verdajn skoltojn?

Antaŭ kelkaj jaroj, Valère kontaktis nin prezentante sian projekton pri verdaj skoltoj. Skoltajn movadojn ni ne tre bone konis kaj neniu el niaj gefiloj estis partopreninta skoltan renkonton antaŭe.Tamen tuj allogis nin la ideo renkontigi gejunulojn parolantajn malsamajn lingvojn. Mi opiniis, ke en tiaj renkontoj Esperanto montros sian utilon kaj taŭgecon.

Krome, en mia menso la skolta movado ligiĝis kun ne ĉiam komfortaj kaj facilaj vivkondiĉoj, elturniĝemo kaj vivo en la naturo, kio laŭ mi estas spertenda por maturiĝi kaj malfermiĝi.

En la komenco, niaj tri gefiloj, Élise, Simon kaj Emma partoprenis la aranĝojn, Simon plej entuziasme.

La knabinoj rapide ĉesis partopreni (Élise ĉar ŝi iĝis tro aĝa kaj Emma ĉar ŝi estis for en Germanio dum tri monatoj kaj poste akceptis sian korespondantinon) sed Simon pli kaj pli ŝatis la renkontojn kaj la grupon.

3) Kion Simon lernis ĉe la skoltoj? Kion la verdaj skoltoj alportis al li? Ĉu vi vidis ŝanĝojn ĉe li? (krom la plenkotajn vestaĵojn)

Ĉu tio influis lian personecon? Certe!

Unue rimarkeblaj estas liaj lingvaj progresoj: dum li ne estis aparte lingvama, li akiris memfidon kaj guston rilate lingvojn (Esperanton kaj eĉ ankaŭ la germanan kaj la anglan). Liaj lingvaj kapabloj pliboniĝis laŭ mi pro tri kialoj:

  • li havis regulajn okazojn praktiki dum la renkontoj, kaj eĉ inter la renkontojn per la Reto.
  • pro la amikaj rilatoj, li havis la instigon lerni : li do lernis per si mem, eklegis librojn, enskribiĝis ĉe LERNU.
  • ankaŭ pro la amikaj rilatoj kaj bona etoso, li ne plu timis paroli.

Memfidon li akiris ne nur lingve sed ankaŭ ĝenerale, pro la amikecaj, gajaj, malfermitaj rilatoj kun junuloj kaj aparte junulinoj. Kaj ankaŭ ĉar li iĝis pli elturniĝema (li iĝis kapabla vojaĝi sola en fremdaj landoj, konstrui meblojn el ligno, zorgi pri kuirado kaj purigado….).

Dingo konstruas benkon

Dingo konstruas benkon

5) Ĉu vi konsilos al aliaj gepatroj sendi iliajn infanojn ĉe la verdaj skoltoj?

Mi konsilus al ĉiuj infanoj travivi tian sperton: ĝi estas kvazaŭ salti el la hejma nesto kaj ekflugi, ne sola sed kun novaj geamikoj, malkovrante la mondon kaj sin mem. Ĝi certe ne estas la sola maniero malfermiĝi kaj trapasi la malfacilajn adoleskantajn jarojn kaj eble ĝi ne taŭgas por ĉiuj ; sed por tiuj kiuj ŝatas, kiel Simon, la renkontoj de la Verdaj skoltoj multe helpas kreski kaj naskas amikajn rilatojn, tiom gravaj por la tuta vivo.

Koncerne Esperanton, tiuj renkontoj montras plej elokvence ĝiajn valoron kaj taŭgecon.

Dankon Catherine, kaj ĝis baldaŭ dum PEKO 😉

Bonjour Catherine,

Catherine Samain

Catherine Samain

1) Et donc, tu es maman d’un verda skolto [“scout vert”, verdaj skoltoj au pluriel]. Peux-tu te présenter, nous présenter ta famille ?

Je suis Française, mon époux est Belge francophone. Nous avons tous deux appris l’espéranto quand nous étions jeunes adultes. Nous ne l’avons jamais utilisé dans la vie de tous les jours (sauf durant des rencontres) mais l’espéranto fait partie de notre identité.

Nous avons trois enfants : Élise, 19 ans, Simon, 17 ans et Emma, qui vient juste d’avoir 15 ans.

Nous habitons une petite ville en France, Givet, près de la frontière belge.

2) Comment et quand vos enfants ont-ils commencé à participer aux verdaj skoltoj ?

Il y a quelques années, Valère nous a contactés et nous a présenté son projet de verdaj skoltoj. Nous ne connaissions pas très bien les mouvements scouts et aucun de nos enfants n’avait participé à des rencontres scoutes avant.Toutefois, l’idée de faire se rencontrer des jeunes parlant des langues différentes nous a attirés. Je pensais que dans ce type de rencontres, l’espéranto montrerait son utilité et ses qualités.

De plus, le scoutisme évoquait pour moi : la débrouillardise, la vie dans la nature, des conditions de vie pas toujours confortables et faciles. Ce qui pour moi vaut la peine d’être vécu, pour grandir et s’ouvrir au monde.

Au début, nos trois enfants Élise, Simon et Emma ont participé aux rencontres, Simon avec le plus d’enthousiasme.

Les filles ont rapidement arrêté de participer (Élise car elle était devenue trop âgée et  Emma car elle est partie en Allemagne durant trois mois et a dû ensuite accueillir sa correspondante). Mais Simon a de plus en plus apprécié les rencontres et le groupe.

3) Qu’est-ce que Simon a appris chez les scouts ? As-tu remarqué des changements chez lui ? (à part les vêtements pleins de boue)

Cela a-t-il influencé sa personnalité ? Certainement !

D’abord par ses progrès en langues: alors qu’il n’aimait pas particulièrement les langues, il a acquis confiance en lui et goût pour les langues (pour l’espéranto mais aussi pour l’allemand et l’anglais). Ses capacités linguistiques ont crû selon moi pour trois raisons :

  • il a eu régulièrement l’occasion de pratiquer durant les rencontres et entre les rencontres via internet ;
  • grâce aux liens d’amitié créés, il a eu la motivation pour étudier : il a donc étudié par lui-même, a commencé à lire en espéranto, s’est inscrit sur LERNU ;
  • grâce à la bonne ambiance et aux liens d’amitié, il n’a plus eu peur de parler.

La confiance en lui que Simon a acquise ne se limite pas à l’apprentissage des langues : grâce aux relations amicales, aux plaisanteries, aux expériences vécues ensemble avec les autres jeunes – et particulièrement avec les filles- il est devenu plus confiant, plus ouvert, plus assuré. Grâce aussi au fait qu’il ait appris à se débrouiller de mieux en mieux
(il est devenu capable par exemple de voyager seul à l’étranger, de faire du woodcraft, de cuisiner et de nettoyer…).

 

Dingo konstruas benkon

Dingo construit un banc

5) Conseillerais-tu aux autres parents d’envoyer leurs enfants chez les verdaj skoltoj ?

Je conseillerais à tous les enfants de vivre ces expériences : c’est comme sauter du nid familial et commencer à voler, pas seul mais avec de nouveaux amis, découvrant le monde et soi-même. Ce n’est certainement pas la seule manière de s’ouvrir et de traverser les difficiles années de l’adolescence et cela ne convient peut-être pas à tous les jeunes. Mais pour ceux qui, comme Simon, les apprécieront, ces rencontres entre Verdaj skoltoj les aideront beaucoup à grandir et à tisser des liens d’amitiés, si importants pour toute la vie.

Pour l’espéranto, ces rencontres montrent admirablement sa valeur et ses qualités.

Merci Catherine, et à bientôt pour PEKO 😉
Advertisements

2 pensoj pri “intervjuo du, Catherine, patrino de Dingo

  1. Gratulojn kaj dankon ! amike. Emilo Mas, el Francio . Mi shatus dialogi kun via filo . Mi estas 82 jara, kaj shatus kuraghigi la verdajn skoltojn . Kiel fari ?
    de tempo al tempo, mi tradukas en esperanton tekstojn gravajn por mi, kaj estas Leo de Coomen, belga samideano, kiu korektas min !!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s