la tasoj alvenis ;-)

Jeeeee! Hodiaŭ mi ricevis la tasojn kiujn ni mendis por niaj honoraj membroj!

Lastan dimanĉon, mi ricevis reklamon pri rabato ĉe mia kutima foto-presejo. 50% sed nur dum unu tago! Mi deziris profiti tion por mendi tasojn por danki la honorajn kaj dumvivajn membrojn de la Verdaj Skoltoj.

la projekto

la projekto

Do mi dediĉis 4 horojn dimanĉe por retrovi la fotojn, elekti ilin, tranĉi kaj plibonigi ilin… kaj finfine aranĝi sur la taso… Certe ne estas perfekta aranĝo, eble mi povus elekti aliajn fotojn… Sed la rezulto estas belega 😉

La tasoj estas belege printitaj, kaj glate brilas. La tasoj mem ankaŭ estas vere bonkvalitaj.

Estas nur ses, ĉu mi devas esperi ke ni ne havos tro da honoraj kaj dumvivaj membroj? Certe ne! Se necesas ni faros novajn!

Mi esperas ke niaj tri aktualaj honoraj kaj dumvivaj membroj ŝatos ilin 😉 Do sendi ilin estos mia morgaŭa tasko.

Ĉu vi ŝatus ricevi tion?

IMG_5100

la rezulto

La skoltoj kiuj marŝas sub la pluvo estas de maldekstre al dekstre:
  • malproksime: Korsako (flandro) kaj Romain (sviso)
  • proksime: Dingo (franco), Linko (germanino), Delfeno (flandro) kaj Marti (hispano kataluno).
Kaj la homoj ne kredas min kiam mi diras ke la Verdaj Skoltoj estas internacia grupo kun nur Esperanto kiel komuna lingvo..,
Advertisements

6 pensoj pri “la tasoj alvenis ;-)

  1. La skolto kiu marŝas sub pluvo proksime maldekstre kaj kies dorspakaĵo ne estas bonege fiksita estas mi (Dingo). Mi aspektas eta ĉar mi estis kuranta.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s