Manifiesta

05:00 Vekiĝo, finpreparado, pakado, ktp
06:30 Foriro
08:04 Alveno ĉe Bart en Bruĝo
08:30 Alveno en Bredene apud Ostendo, porti ĉion ĝis la tendo (pfff pezas…), instalado de la budo
10:00 Nia budo estas preta! Ĵus preta kiam la festivalo Manifiesta malfermiĝas.

IMG_5587

Bela kaj videbla, ĉu ne? Ni estis iom perdita en la festivalejo. Inter komunistoj kaj iu kultura centro el Bruselo kiu proponis turkajn manĝaĵojn. Esti apud budo kiu proponas manĝaĵojn bonegis. Legi plu

Advertisements

IIK 2015 bone okazis, dankon al ĉiuj!

Ja estas malfrua por raporti…

Bonega foto-raporto estis farita per Fabrice. Dankon al li 😉

Vi povas trovi ĝin ĉi tie: http://arras-esperanto.fr/iik2015/hejmopagxo.html

IMG_8536Kelkaj gepatroj kaj respondeculoj skribis al ni por danki. Kun ilia permeso mi ĉi tie publikigos iliajn vortojn.

Legi plu

el Tervuren, venis nova vento…

Hodiaŭ mi havis la plezuron viziti la Esperanto-klaso de Sandra. Ŝi estas instruistino pri matematiko en mezlernejo en Tervuren. (Tervuren estas en Flandrio, apud Bruselo.)

IMG_5580

Sandra Schenkel

En ŝia lernejo estas speciala kurso dum la 3a jaro (tiam la adoleskuloj aĝas 14-15 jaroj). La instruistoj proponas diversajn fakojn, la studantojn elektas. Sandra proponis Esperanton, la direktorino akceptis tiun fakon, kaj 14 studantojn aliĝis \(^_^)/

lernejo en Flandrio: multaj bicikloj

lernejo en Flandrio: multaj bicikloj

La kurso estas iom speciala: 2 horoj semajne, sinsekve ĵaŭde posttagmeze. Kvankam la kurso estas deviga, ĝi ne kalkulas por la sukceso de la studantoj. Do ne estas kaj ne estos ekzameno. Alia tre speciala afero: la kurso daŭras duonjaron. Do la nunaj 14 studantojn studos esperanton ĝis decembro. Kaj en januaro 14 aliaj ekos.

Tio signifas ke entute, ĉi-jare 28 adoleskuloj oficiale lernos Esperanton en Flandrio. Nekredeble, ĉu ne? (Estas malfacila ne tro esperi…)

Sandra kaj mi instruis al ili hodiaŭ. Verŝajne la unuaj minutoj ŝajnis strangaj al ili kun du instruistoj en la klaso. Kies unu tute ne kapablis la nederlandan… do al mi ili nur povis paroli Esperanton. Estis tre agrabla kaj amuza por mi. Kaj mi esperas ke same estis por Sandra kaj la junuloj!

Gratulojn al Sandra kaj multe da sukcesojn al ŝiaj studantoj!
Lupo

PS: kiam mi havos la rajton, mi aldonos foton de la studantojn.

2-4 octobre

Quoi ?

Hike des Verdaj Skoltoj.

Quand ?

Du vendredi 2 au dimanche 4 octobre.
Arrive quand tu peux, pars quand tu dois 😉

Pour qui ?

Tu as entre 11 et 17 ans ? Tu veux t’amuser avec d’autres ados, dans une ambiance internationale ? Alors rejoins les Verdaj Skoltoj 😉
Le premier week-end est ouvert à tout les 11-17 ans. Pas besoin de savoir parler espéranto pour ta première participation. Viens, goûte et reste si tu aimes ! Legi plu

2-4aj de oktobro

Kio?

Semajnfino de la Verdaj Skoltoj.

Kiam?

Ekde vendredon la 2an de oktobro ĝis dimanĉon la 4an.
Alvenu kiam vi povas, foriru kiam vi devas 😉

Por kiuj?

Vi estas inter 11 kaj 17 jaraĝa? Vi volas amuziĝi kun aliaj adoleskuloj en internacia etoso? Do kunigu la Verdajn Skoltojn!
La unua semajnfino estas malfermita al ĉiuj 11-17jaraĝuloj. Ne necesas paroli Esperanton por via unua partoprenado. Venu, gustumu kaj restu se vi ŝatas! Legi plu