finiĝis ;-(

farewell-3109992_640

Sabaton la 4an de aŭgusto, finiĝis la skolta semajno de la Verdaj Skoltoj apud Madrido.

Ĝi estis plenplena da aventuroj, surprizoj, komunikadoj, bestoj, ludoj, naĝejoj, grimpadoj, ktp.

Pro pluraj ne antauvideblaj malfacilaĵoj, ni ne povis ĉi jare regule raporti pri ĝi 😦
Ni provos korekti tion dum la sekvontaj semajnoj!

Gratulojn al ĉiuj skoltoj pro ilia elturniĝemo kaj specife al la novaj bestoj inter ni: Agutio, Pika, Sabaka, Bubalo, Korato, Lampido ; kaj al tiuj kiuj por la unua fojo skoltumis kun ni: Dalila, Kasja, Marius, kaj Nam Suan.

Kaj ni volas diri DANKON al Pika, Diego kaj Aida, kiuj zorgis pri ĉio por ni surloke.

 

Ĝuu viajn feriojn en IJK aŭ aliloke!

Ĝis baldaŭ ĉe la skoltoj, en Esperanto-eventoj aŭ aliloke.

Belajn aventurojn al tiuj kiuj pro aĝo aŭ studoj foriras el nia grupo. Neniam forgesu vian skoltan vivon!

Kaj specifan koran dankon al Delfeno kiu estris kun ni la skoltoj dum tiuj du jaroj, kaj foriras nun. Sukceson en via nuna grandega  defio!

 

Lupo, kiu kreis la Verdajn Skoltojn

Bedaŭrinde post tiu semajno kaj niaj subtenoj al adoleskuloj por IJK, nia Solidara Fonduso malplenas. Helpu nin pli helpi ilin!

Herzberg, aprilo 2018

Esperanto-tendumado en la Domeyer-parko en Herzberg

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

Fine de marto, ekzakte merkredo la 28-an de aprilo, la Domeyer-parko en Herzberg iĝis tendumejo por grupo de kvin Herzberganoj, kiuj gastigis Verdajn Skoltojn el Belgio, Francio, Hispanio kaj Kanado. Eĉ hundo ĉeestis nian tendumadon.

Dum la unuaj tagoj venis Zsófia Kóródy kaj Cornelia Luszczek de la Esperanto-centro por instrui Esperanton al la loka skoltgrupo. Ankaŭ ni uzis la tempon por prepari ludojn, kolekti rubaĵojn en la ĉirkaŭaĵo kaj plani la manĝojn por la venonta tendumado. Jam semajnoj antaŭe estis planitaj diversaj ludoj kaj aktivaĵoj por niaj gastoj. En sabato posttagmeze ili alvenis sepope kaj tuj ni interkonatiĝis farante sukerpufaĵojn ĉe la fajro.

Ĉiuj jam antaŭpreparis siajn dormlokojn en la granda blanka tendo kaj poste vespermanĝis ĉe kradrostilo. Noktiĝis kaj ni sidis ĉirkaŭ la fajro dum la skoltoj rakontis legendojn el siaj hejmurboj. Relative frue ni endormsakiĝis ĉar por kelkaj skoltoj la paska dimanĉo komencis per sankta meso en la katolika preĝejo de la sankta Jozefo je la 6-a matene.

Je la 8-a la resto de la grupo aliĝis al la komuna matenmanĝo. Fortigitaj por la tago la grupo  ekis al la akvofalo por serĉi malfacile troveblajn ovojn. Surprize Delfeno malkovris la kaŝlokon de tre malnova taglibro, kiu skribiĝis de kunfondinto de la urbo en la 14-a jarcento. En ĝi estis multaj solvendaj enigmoj. Ni eksciis, ke origine la kastelo de la urbo estis planita en alia loko ol ĝi hodiaŭ troviĝas. Sed nia verkisto ne konsentis kun la loko. Mistera virino montris al li la eblecon trovi sep magiajn bulojn por verigi unu deziron lian. Kaj ni komprenis, ke ni sekvu liajn paŝojn. La unua stacio estu Scharzfeld, kien ni piediris dum tri horoj, trovis la unuan bulon survoje kaj devis gajni la duan venkante ŝakludon kontraŭ bulo-gardisto en la ŝtona preĝejo. La vesperon ni pasigis ĉe paska fajro en la sama loko kaj en mallumo marŝis reen tenante torĉojn en niaj manoj. Ankoraŭ en tiu nokto okazis totemigo de du Verdaj Skoltoj, kiuj nun nomiĝas Abelo kaj Garrano.

La paskan lundon ni uzis por konstrui benkojn el po du paledoj kaj plu serĉi bulojn. Dum urba ludo ni vizitis kelkajn esperantajn vidindaĵojn same kiel la urbocentron, la kastelon kaj ludis en diversaj lokoj. Tri buloj troviĝis kaj tion ni festis aŭskultante muzikon en la vespero.

Ankaŭ la sekva tago estis plena de okazaĵoj. La urbestro vizitis nin dum la metenmanĝo kaj ni batalis kontraŭ fantomoj de arbareto por savi de tie la sesan bulon. Sed malbeno perdigis ĝin denove. Same okazis poste en naĝejo, kie bulo helpe de trezormapo troviĝis kaj post sangopostula batalo denove perdiĝis. Tamen ni sukcesis verigi la duan parton de la deziro de la kunfondinto, kiu por unu vespero aperigis grandan saltkastelon en la parko. Ĉiuj freneze saltis ĝis mallumo kaj pluveto forigis ĝin, ankaŭ ĉar dume en la historio de la urbo la kastelo konstruiĝis sur monteto.

Ankoraŭ dum du tagoj ni kune ĝuis nian libertempon, eĉ kiam la germanaj lernantoj jam devis iri al lernejo. En ĵaŭdo la adiaŭa horo venis kaj ĉiuj esperante je baldaŭa rekunven‘ reveturis hejmen.

Por mi estis granda plezuro organizi tiun tendumadon kun diversaj partneroj kaj vidi la lokajn skoltojn klopodi paroli en Esperanto kaj sperti la ĝuon, kiun havis la junuloj plenumante la grandegan taskon solvi ĉiujn enigmojn kaj pasigi tempon kune ĉefe ekstere.

Michaela Stegmaier

2018-PEKO

aanmeldingsformulier (in esperanto) – programmadeelnemers

Al meerdere jaren is PEKO HET congres van België. Nodig ZEKER je vrienden, familie, buren, Esperanto-leerlingen en wie dan ook uit.

Wanneer?

Donderdag 9 mei vanaf 18:00 tot zondag 13 mei.

Waar?

Centre d’Hébergement du Château de Tilff
Esplanade de l’Abeille, 9
4130 Tilff
http://www.ajtilff.be/
op Google Maps

Bereikbaarheid?

  • Dichtstbijzijnde station (300m): Tilff
  • Dichtstbijzijnde vliegveld: Liège Airport (LGG) – 23km

Korte omschrijving

Tilff is een toeristsisch dorpje ten zuiden van Luik. Het bevindt zich in het stijle dal van de rivier “Ourthe”. Tilff is omgeven door groene heuvels en lijkt een beetje verloren te zijn in de natuur (behalve ‘s nachts vanwege de verlichte weg). 20161122_14_tilff.jpg

De locatie is in het centrum van Tilff, vlakbij het station (300m) en alle voorzieningen. Er is een tuin, kleine speelplaats voor kinderen, een grote zaal voor de maaltijden en andere gezamelijke programmaonderdelen, twee kleine zalen voor kleine groepen en een bar.

Er zijn 8 kamers met twee tot tien bedden (in totaal 44 bedden). Alle kamers hebben een wastafel en douche. Alle kamers liggen op de zelfde verdieping aan een gezamelijke gang. Om die reden proberen we zo goed mogelijk de kamers te verdelen naar de benodigheden van de deelnemers.

Programma

Zoals bij de vorige PEKO’s bereiden we een uitgebreid programma voor: Esperanto-cursussen van diverse niveau’s, zangworkshops en een concert van Kajto, disco, wandelingen, excursies, lezingen, knutselen voor kinderen (en anderen), de boekenservice van FEL…

Gedetailleerd Programma

Kosten

  • Je deelname is geldig na een voorbetaling van €50,- naar de rekening van de Verdaj Skoltoj
  • Korting voor bijdrage: €10/uur van het programmaonderdeel
  • Korting voor gezinnen, min €50,- vanaf 4 personen
  • Onder de kosten vallen de overnachtingen, maaltijden, thee, koffie, het programma en de excursies. Dit jaar is er geen taxi-service.

Volledige deelname

  • Baby (begeleid door ouders): 0€
  • Tot 13 jaar: €79
  • Tot 25 jaar: €150
  • Vanaf 26 jaar: €200
  • verdaj skoltoj: €60
  • NEJ-leden: €99

Gedeeltelijke deelname

Overnachtingen en maaltijden:

  • tot 18 jaar: €10
  • vanaf 18 jaar: €15

Dag met programma, lunch en avondeten:

  • tot 18 jaar: €20
  • vanaf 18 jaar: €40

Leden van NEJ krijgen ook korting voor een gedeeltelijke deelname. Neem kontact met ons op!

Hoe meld ik me aan?

Met dit formulier
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfObFsLrwHPuQyvdcP2mmYoamfexzGwpeJQeQ1N1YFXdkpF6A/viewform?usp=sf_link

aliĝilo

Wie neemt er deel?

Deelnamelijst

Betaling

Gelieve je betaling over te maken naar de bankrekening van de Verdaj Skoltoj:

  • Argenta
    Naam:     Verdaj Skoltoj
    IBAN        BE25 9731 2584 2982
    BIC          ARSP BE22
    ruelle de Thuin 20
    B 6540 Lobbes
    Belgujo
  • Per UEA of FEL
    De rekening van de Verdaj Skoltoj bij UEA en FEL is vsko. Stuur ons een kopie met je contact met hen (UEA communiceert de bankzaken langzaam).

Garano

Garano estas malnova speco de ĉevaleto el Iberio.

Garrano_do_Gerês

https://pt.wikipedia.org/wiki/Garrano

Kiel totemo Garano estas: persistema, laborema, solida kaj robusta.

“Ni ankaŭ elektis tiun totemon ĉar kiel ĉevalo vi malfermas vian koron al viaj malnovaj amikoj sed prudente al la nekonantaj personoj. Ni vidas en vi iun seriozan personon kiu decideme alfrontas la mondon kaj ĝiajn malfacilaĵojn. Kaj kiel ĉevalo fortas kaj kapablas multe labori, bonege plenumi diversajn taskojn kaj foje surprizi la aliajn per ne atenditaj reagoj.”

KKPS kaj pli

23004660_10214557685641987_8026121399557049042_o

Ekde vendredo la 27a ĝis dimanĉo la 29a de oktobro, ni partoprenis  KKPSn en Nederlando. KKPS estas junulara evento organizita de NEJ. Ĝi estis mojosa (kaj ni gajnis ĉiujn kostum-premiojn de la halovena balo!). Estis 81 partoprenantoj, inter ili 15 verdaj skoltoj.

Ni etosigis, helpegis por lavi kaj purigi, (preskaŭ) trankvile spektis prelegon, prelegis pri niaj someraj tendumadoj… kaj amuziĝis!

Post KKPS 12 kuraĝaj skoltoj restis dum 2 pliaj noktoj (en tre malvarmaj tendoj). Ni kuiris surfajre, kunsidis en la naĝejo kaj en la inaj duŝejoj (ĉar tie varmis), kaj inventis skoltan elturniĝon por malpli frosti!

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

 

Kiel trajne vojaĝi en Belgio?

Estas multaj stacidomoj kaj trajnoj en Belgio. Certe trajno estas bona kaj facila solvo por vojaĝi ene de Belgio. Tamen estas kelkaj obstakloj!

Grava atentigo

Belgio estas oficiale trilingva lando. Same por la fervojkompanio. Tamen la lingvo uzita en la stacidomoj, trajnoj, anoncoj, sur la tabuloj, ŝildoj, ktp dependas de la regiono!

  • En Flandrio, ĉio estos nur en la nederlanda.
  • En Valonio, ĉio estos nur en la franca.
  • En Bruselo, ĉio estos en ambaŭ lingvoj (la franca kaj en la nederlanda.
  • En Orienta Belgio (Ostbelgien), ĉio estos en la germana kaj la franca.

Normale ĉiuj laboristoj de la fervojkompanio parolas la francan kaj la nederlandan. Ofte ankaŭ la anglan. Tamen varias laŭ la individuoj.

Tio validas ankaŭ por la nomoj de la urboj. La tradukoj inter la franca kaj nederlanda estas foje tre malsimilaj. Ĉiam konu la nomojn en ambaŭ lingvo!

Ekzemple: vi estas en Antwerpen (Flandrio) kaj volas iri al Mons (Valonio). En la belega stacidomo de Antwerpen, vi devas preni la trajnon por Bergen 😯 ĉar la traduko de “Mons” en la nederlanda estas “Bergen”.

Same por Gent/Gand, Liège/Luik, Brugge/Bruges, Leuven/Louvain, Braine-l’Alleu/Eigenbrakel, Kortrijk/Courtrai, Mechelen/Malines, Ronse/Renaix, Tienen/Tirlemont, La Calamine/Kelmis, Tournai/Doornik… Kaj eskterlandaj urboj: Lille/Rijsel, Aachen/Aix-la-Chapelle, ktp.

Eta rimarko por la nederlandparolantoj: Bruxelles-midi = Brussel Zuid, ne Brussel Centraal.

Eta rimarko por la francparolantoj: ofte fremdaj studentoj venas studi en Loveno-la-Nova (Louvain-la-Neuve) kaj eraras en la stacidomo de Bruselo:

  • Loveno (eo) = Leuven (nl) = Louvain (fr) estas flandra urbo oriente de Bruselo
  • Loveno-la-Nova (eo) = Louvain-la-Neuve (fr) = Louvain-la-Neuve (nl) estas valona urbo sude de Bruselo.

En Bruselo ili anoncos trajnon por Leuven-Louvain: ĝi ne estos via trajno!

Plani sian vojaĝon

Malpli kostajn biletojn

En Belgio, la trajnoj estas sufiĉe kostaj. Sed estas kelkaj malpli kostaj ebloj:

  • se vi vojaĝas dum semajnfino: iro kaj reveno estas -50%
  • se vi vojaĝas el/al proksimaj ne-belgaj urboj (Lille, Luxembourg, Maastricht, Aachen, Rosendaal) estas specifaj biletoj
  • se vi estas malpli ol 26 jaraĝa: “Go Pass 1″ estas bileto kiu permesas al vi vojaĝi inter du iuj ajn belgaj stacidomoj por 6,20€
  • ekzitas specifa “GO PASS 1 Aachen” (8,10€) kiu permesas al malpli ol 26 jaruloj vojaĝi inter Aachen kaj iu ajn belga stacidomo. Same por “GO PASS 1 Maastricht” (7,90€). Kaj “GO PASS 1 Rosendaal” (7,90€).
  • se vi estas malpli ol 26, kaj dum julio kaj aŭgusto, estas specifaj ofertoj.

Se vi trajnas dek foje jare, aŭ kun kelkaj amikoj, estas du tre interesaj ebloj. Ambaŭ estas ne-persona-karto de 10 vojaĝoj inter iu ajn belgaj stacidomoj.

Ne-persona-karto?

Jen ekzemplo de GO PASS 10*

go-pass

*kompreneble la bileto estos en la nederlanda se vi aĉetos ĝin en Flandrio, kaj en la franca en Valonio. Estas neniu indiko pri kiuj lingvoj vi rajtas uzi por plenigi ĝin… tamen ni konsilas al vi uzi unu el la naciaj lingvoj de Belgio aŭ la angla.

Vi memskribas antaŭ eniri la trajnon la tagon, daton, el kiu stacidomo vi ekas, al kiu stacidomo vi iras. Vi rajtas indiki plurajn vojaĝantojn sur la sama karto (simple plenigu pluraj linioj). Vi devas preni rektan vojon, sed vi povas halti sen krompago (ekz: se vi vojaĝas el Lieĝo al Ostendo, vi rajtas halti en Bruĝo por viziti la urbon).

  • GO PASS 10 por la malpli ol 26jaruloj, kostas 52€
  • RAIL PASS por la 26jaruloj kaj pli, kostas 77€

Ĉar ĝi ne estas persona, Belgoj tre kutimas re-aĉeti parte-uzitan karton.

Flughaveno de Bruselo [BRU]

Estas stacidomo en la flughaveno mem, do tre facilas. Tamen estas krompago de 5,25€ al privata firmao kiu financis la tunelon inter la flughaveno kaj Flandrio. Vi devas pagi tiun krompagon eĉ se irante al Bruselo, via trajno ne uzos tiun tunelon.
La krompago estas inkluzvita en normalaj biletoj. Sed se vi vojaĝas kun GO PASS au RAIL PASS vi devos plenumi vian karton kaj aĉeti duan bileton de 5,25€

  • la plia bileto nomiĝas Diabolo
  • la oficiala nomo de la flughavena stacidomo estas Brussels Airport – Zaventem

Bonajn vojaĝojn!

 

Tournai, 22/04

Sabaton la 22an de aprilo, Valère kaj Viviane informis pli ol 10 personoj pri Esperanto en Tournai. Ni estis invititaj per la asocio ANAMA.

Samedi 22 avril, Valère et Viviane ont donné une information sur l’espéranto à plus de 10 personnes à Tournai. Nous étions invités par l’association ANAMA.