Jen mi, Klara!

Kiu vi estas?
Mi estas Klara.

Kiom vi jaraĝas?
Mi aĝas deksep. (Baldaŭ dekok, fakte)

Kie vi loĝas?
Mi loĝas en Maastricht kaj en Luksemburgio (jes, mi havas du loĝlokojn, ĉar mi studas.)

Kion vi ŝatas?
Mi shatas muzikon, legi, skribi, ludi pianon, kanti, danci, psikologion, Esperanto-renkontighojn, vojaghojn, dormi en trajnoj, kaj multajn aliajn aferojn.

Kion vi ne ŝatas ?
Mi ne scias kion mi ne shatas.

Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino?
Mi devus longe pripensi por tio, kaj mi ne emas. Dum la skoltaj semajnofinoj mi volas simple amuzighi kaj vidi miajn amikojn, kaj renkonti novajn.

Kio estas grava scii pri vi?
Mi ne scias kio estas grava scii pri mi, vi vershajne ekscios parolante kun mi.

Ĉu vi havas ŝatokupojn?
Mi jam diris kelkajn shatokupojn.
Jes, estas stranga prezento…

Advertisements

Jen mi, Élise!

Kiu vi estas?
Mi estas Elise.

Kiom vi jaraĝas?
Mi estas dek-sep jara.

Kie vi loĝas?
Same kiel miaj gefratoj. (Simon kaj Emma)

Kion vi ŝatas?
Mi precipe ŝatas literaturon kaj muzikon.

Kion vi ne ŝatas ?
Mi ne aparte ŝatas sporton.

Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino?
Paroli en esperanto, kanti, promeni, kaj kompreneble mi pretas helpi en ĉiuj taskoj.

Ĉu vi havas ŝatokupojn?
Ludi pianon kaj traversan fluton, legi.

 

Jen mi, Emma!

Kiu vi estas?
Mi estas Emma.

Kiom vi jaraĝas?
Mi estas dek-du jara.

Kie vi loĝas?
En Givet, en Ardenoj (nordo de Francio).

Kion vi ŝatas?
Mi ŝatas desegni, ludi ludojn, kuiri (speciale krespojn), legi, foti kaj filmi.

Kion vi ne ŝatas?
Brasikojn (escepte florbrasiko)

Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino?
Paroli en eperanto, ludi…

Kio estas grava scii pri vi?
Mi estas iom timema.

Ĉu vi havas ŝatokupojn?
Desegni kaj pentri.

Jen mi, Simon!

Kiu vi estas?
Mi estas Simon.

Kiom vi jaraĝas?
Mi estas dek-kvin jara.

Kie vi loĝas?
Sur la Terro, en Givet, urbeto en norda Francio.

Kion vi ŝatas?
Mi ŝatas fari fajron, ludi kartojn, tranĉi lignon kaj konstrui kabanojn.

Kion vi ne ŝatas?
Nuksojn ĉar mi havas alergion al ili.

Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino?
Ludi kartojn, promeni…

Kio estas grava scii pri vi?
Mi ŝatas blagojn. 🙂

Ĉu vi havas ŝatokupojn?
Mi arkpafadas.

Jen mi, Thomas!

Kiu vi estas?
Mi estas Thomas Demeyere

Kiom vi jaraĝas?
13

Kiel vi loĝas?
Bruĝo

Kion vi ŝatas?
Sportumi kaj grimpi

Kion vi ne ŝatas?
Bruselajn brasikojn kaj Kuiri

Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino?
Ekkoni aliajn infanojn, noktludi, konstrui ion per ligno kaj ŝnuroj

Kio estas grava scii pri vi?
Mi estas iom impeta, mi havas etan alergion je polvo

Ĉu vi havas ŝatokupojn?
Ne 

Kiujn?
Sportumi, ĵudo.

Jen mi, Ugo!

Saluton, kiu vi estas?
Saluton, mi estas Ugo, 11 jaraĝa.

Kion vi ŝatas?
Mi ŝatas ludi kun miaj amikoj kaj manĝi pomojn.

Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino?
Mi volas amuziĝi!

Ĉu vi havas ŝatokupojn?
Jes, mi futbalas kaj ludas pianon.
Ĝis!

Jen mi, Tom!

Saluton, kiu vi estas?
Saluton, mi estas Tom. Mi estas 12 jaraĝa.

Kion vi ŝatas?
Mi ŝatas ludi al iu ajn ludo.

Kion vi ne ŝatas?
Mi ne ŝatas kuiritajn fruktojn. Eĉ pomkompoto! Beeeek!

Kio estas grava scii pri vi?
Nenion

Kio estas via(j) ŝatokupo(j)?
Mi ludas basketbalon.
Ĝis Baldaŭ!

 

Jen mi, valer!

Saluton,

Mi estas Valère, la inicianto de tiu ĉi projekto.

Mi estas 33 jaraĝa kaj loĝas en Valonujo.

En la skolta movado, mi estis estro dum 4 jaroj. Dum la tri unuaj mi gvidis grupon de 12-16 jaraĝaj skoltoj. Poste mi zorgis dum unu jaro pri 6-8 jaraĝuloj. Ĉiam en la asocio “Les Scouts”. Mi sekvi trejnadon en tiu asocio. Kaj ricevis mian gilwell-koltukon \(^_^)/

Pri mia esperanta vivo: mi esperantiĝis en 2005, partoprenis kelkajn renkontiĝojn, kaj vojaĝis al Japanujo per Pasporta Servo okaze de la Universala Kongreso en 2007
Ĉar mi volis pli agi por Esperanto mi iĝis estrarano de APE (la valona asocio). Kun ili mi ĉefe organizis du renkontiĝojn.

Ankaŭ mi instruis Esperanton al miaj genevoj. Do se Tom aŭ Ugo fuŝe parolas vi scias al kiu vi devas riproĉi tion!

Mi tre ŝatus proponi skoltismon al la junaj Esperantistoj. Pro tio tiu projekto!

Ĝis,