Tendumado, sepa tago

sesa tago – sixième jour – zesde dag

Antaŭ tri semajnoj, sabaton la 27an de aŭgusto…
Il y a trois semaines, samedi 27 août…
Drie weken geleden, zaterdag 27 augustus…

Normale devus esti ripozo-tago. Ja, ĵaŭdon ni biciklis dum pli ol 50km kaj vendredon ni iris naĝi kaj biciklis pli ol 40km. Sen forgesi la pakadon kaj staradon de la tendoj! Sed estis la antaŭlasta tago… kaj la lasta nokto! Do matene ni ludis dume Korsako preparis la diskejon. Kelkaj simi-umis…
Normalement cela aurait du être un jour de repos. Et oui, jeudi nous avions pédalé plus de 50km, et vendredi nous avions été nager avant de pédaler plus de 40km. Sans oublier le déménagement des sacs et le démontage-montage des tentes ! Mais c’était l’avant-dernier jour… et la dernière nuit ! Donc au matin nous avons joué pendant que Korsako préparait la discothèque. Quelques-uns ont fait les singes…
Normaal gesproken zou het een rustdag zijn. Ja, donderdag hadden we meer dan 50km gefietst en vrijdag gingen we zwemmen en meer dan 40km fietsen. Vergeet niet dat we ook nog moesten inpakken en uitpakken en de tenten opzetten! Maar het was de voorlaatste dag… en de laatste nacht! Dus ‘s ochtends speelden we wat spelletjes terwijl Korsako de disco voorbereidde. Sommigen zaten wat rond te apen…

Legi plu

Advertisements

Internacia Infana Kongreseto 2015

En 2015, la Universala Kongreso okazos en Lille. Inter la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto.

UK2015

Ankaŭ okazos Internacia Infana Kongreseto. Kaj ni partoprenos ĝin!

Michel [Miŝel] trovis bonegan lokon. Malnova renovigita bieno en Ville-Neuve d’Ascq. Estas vere apud niaj kutimaj lokoj. Eble montetoj mankos al kelkaj el vi (ĉefe al Lupo-kiu-ne-marŝas-kun-peza-sako)… sed la aliaj ŝatos malpli grimpi 😉

Estas multaj ebloj: naĝejo, tenisejo, arbaroj, interesa urbo por ludi… Ni povos fari fajron, lignokonstrui, migradi… Ĉion kion ni faras dum niaj kutimaj tendumadoj sed ĉi foje kun pli da junuloj!

Do IIK estos nia tendumado por 2015.

Kion ni faros?

  • Ni tendumos kaj helpos la aliajn partoprenantojn tendumi 😉
  • Ni ligno-konstruos. Eble ni ne konstruos tablojn, jam estas multe. Tamen sieĝoj, benkoj necesos.

IMG_3125

  • Ni mem-zorgos. Do la urbaj instancoj zorgos pri 4 tagmanĝoj. Ni tamen kuiros dum la unuaj tagoj, la matenmanĝojn, vespermanĝojn, ktp. Ni disponos modernan kaj belan kuirejon kun lavmaŝino…. o_O
  • Ni ludos, fajros kaj kantos!

Do jam rezervu la datojn en via agendo, kaj sendu viajn ideojn!