en français – in het Nederlands – auf deutsch
Eblas kunigi nian grupon iam ajn dum la jaro. La unua partoprenado estas senpaga kaj sen lingva kondiĉo (ne necesas paroli Esperanton). Venu kaj provu!
Jara kotizo: 50€ (de septembro al septembro)
Partoprenado al kostoj (PAK): kutime la kotizo por la skoltoj dum ĉiuj niaj eventoj estas 15€ por unu tranokto. Do 30€ por semajnfino de vendredo vespere ĝis dimanĉo posttagmeze, 105€ por semajna tendumado, ktp. Eblas peti repagon de vojaĝkostoj (maksimume je la valoro de la kotizo), plurfojan pagon kaj monhelpon de nia solidareco-kaso.
— 2018 —
MARTO-APRILO
Estas internacia tendumado apud Bruselo. Ĝi estas organzita de pluraj alialandaj skoltgrupoj (britaj skoltoj el Waterloo, Danaj skoltoj el Bruselo, ktp). Ili invitis nin, kaj ni ĉe-estos kun plezuro!
MAJO
M9-D13 PEKO, Tilff.
Estas NIA kongreso. Normala skoltgrupo organizas vespermanĝon por festi kaj iom gajni monon. Ni organizas kongreson! Kompreneble ĝi estas deviga por ĉiuj skoltoj! Pli da informoj
JULIO-AŬGUSTO
Me5-L9 julio LaSemo, Enghien-Edingen, Belgio
Denove ni tie havos budon pri Esperanto kaj la Verdaj Skoltoj.
S28 julio – S4 aŭgusto Tendumado apud Madrido
S4 aŭgusto – S11 aŭgusto Kuna partoprenado al IJK, Badaĥozo, Hispanio
SEPTEMBRO
V7-D9 Semajnfino por skoltestroj kaj estontaj estroj, Sambreville, Valonio
Kion? Ni festos la plene-da-sukcesoj-lastan jaron, taksos ĝin, planos la estontan skoltan jaron, trejniĝos kiel estro, ktp. Dum ĝi ankaŭ okazos la ĝeneralan asembleon de nia asocio.
Por kiuj? Vi estas skoltestro au 18-jara skolto, vi certas pri via engaĝiĝo por la jaro 2018-2019 aŭ dubas.
Kiam? la horaro estos adaptita laŭ la ebloj de la partoprenantoj
Kie? Ĉe Lupo: 3 rue des Champs, 5060 Sambreville. Plej proksima stacidomo: Tamines (1,6km)
Kotizo? Loĝado kaj manĝoj estos ofertitaj de Lupo.
S8 Ĝenerala Asembleo, Sambreville, Valonio
Kion? Ĝenerala asembleo de la asocio Verdaj Skoltoj. Ĝi estos ampleksa kun ŝanĝoj de niaj statutoj, elekto de novaj estraranoj, ktp.
Por Kiuj? estraranoj, fondintoj kaj efektivaj membroj
Kiam? Sabaton la 8an de septembro, je la 10a30. Ni poste tagmanĝos.
Kie? Ĉe Lupo: 3 rue des Champs, 5060 Sambreville. Plej proksima stacidomo: Tamines (1,6km)
OKTOBRO
D7 unu-taga ekskurso en Bruselo
Kio? Granda ludo en Bruselo dum unu tago.
Kiam? S6 aŭ D7 oktobro 2018. Dato estos decidita baldaŭ.
Kie? Rendevuo en la centra stacidomo de Bruselo.
NOVEMBRO
V2-D4 KKPS, Nederlando
Kio? KKPS estas la semajnfino de NEJ (la junulaj Esperantistoj de Nederlando). Kutime ĉe-estas 50-70 partoprenantoj. Junuloj, familioj kaj kelkaj pli aĝaj.
Por kiuj? Por ĉiuj: skoltoj kaj familianoj.
Kiam? V2-D4 novembro 2018
Kie? Beekstraat 9 6013 RV Hunsel, Nederlando. Kiel kutime ni helpos vin atingi la lokon.
Ĉu pli? Kiel lastjare ni provos organizi pliajn tagojn por la skoltoj. Se ni sukcesas organizi tion ni ekos merkredon la 31an de oktobro aŭ ĵaŭdon la 1an de novembro.
Informoj: http://kkps.esperanto-jongeren.nl/
DECEMBRO
Eble unu-taga ekskurso fine de decembro (post la ekzamenoj). Tion decidos la skoltoj!
Krome, ni ne proponas proprajn eventojn en decembro. Skoltoj kaj skoltestroj kutime partoprenas aliajn eventojn: Novjara Renkontiĝo (NR) aŭ Junulara E-Semajno (JES). Dum tiuj eventoj ni provas proponi skolta(j)n programero(j)n.
- 27a de decembro ĝis la 3a de januaro, Novjara Renkontiĝo (NR), Wiesbaden, Germanio.
- 28a de decembro gis la 4a de januaro, Junulara E-Semajno (JES), Storkow, apud Berlino, en Germanio. Organizita de Pola kaj Germana Esperanto-Junularo.
APRILO
Ĵ18-L22 PEKO, Simmerath, Germanio.
Estas NIA kongreso. Normala skoltgrupo organizas vespermanĝon por festi kaj iom gajni monon. Ni organizas kongreson! Kompreneble ĝi estas deviga por ĉiuj skoltoj!
En 2019, por la unua fojo ni kongresos ekster Valonio. Ni luis la grupdomon Don Bosco.
MAJO
V17-D19 Kamporeo, Sint-Joris-Weert, Belgio.
Tio estas la tria kunveno de diversnaciaj skoltoj kiuj logxas en Belgio, kaj kun kiuj la Verdaj Skoltoj rilatas ekde septembro 2017.
Kamporeo estas komune kaj bone organizata kaj certe enhavos lernigajn atelierojn kaj grandan (ceremonian) lignofajron.
Ĉijare 5 verdaj skoltoj partoprenis kaj mojose ŝatis. Ĉu en 2019 pli?
Kaj ankaŭ?
La eventoj inter januaro kaj nia tendumado estos planitaj dum la septembra kunsido de la skoltestroj.
Jam sciu ke ni havas multajn bonegajn ideojn kiel:
- regule organizi unu-tagan skoltumadon en Belgio
- kune partopreni en JES
- skoltigi la infanojn dum NR
- organizi urbo-ludon por aliaj skoltoj en Bruĝo kunlabore kun la loka E-klubo
- partopreni skoltan eventon kiel Forville Trophy (http://trophy.forville.be/) aŭ Camporee kun la internaciaj skoltoj.
SOMERO 2019
Ni kun-organizos FESTOn kun la junaj Francoj kaj Nederlandanoj!
Nia tendumado okazos antaŭ FESTO en proksima regiono (Kelmis kaj apude). Eble migrada tendumado, eble kontruado, eble… VI decidos!
La plej verŝajnaj datoj estas 3a-10a de aŭgusto por nia tendumado, kaj 10a-17a de aŭgusto por FESTO.