(fr) notre camp se déroulera du 21 au 28 août. 4 endroits (de La Calamine à Kruibeke),
3 jours de vélo, du fun… Les débutants sont les bienvenus. Contactez-nous !
(nl) ons kamp neemt plaats van 21 tot 28 augustus. 4 plaatsen (van Kelmis tot Kruibeke),
3 dagen fietsen, amusement… beginners zijn welkom. Contacteer ons!
info@verdajskoltoj.net
Bonvenon al ĉiuj verdaj skoltoj, eks-verdaj skoltoj,
kaj esperantistoj inter 12 kaj 18 jaroj!
Ĉu vi volas partopreni? Kontaktu nin!
Eko: dimanĉon la 21an de augusto, Plombières (apud Kelmis), Belgio
Fino: dimanĉon la 28an de augusto, Kruibeke (apud Antverpeno), Belgio
Gvidos: Lupo kaj Dingo
Partoprenos: Bongo el Duisburg (Germanio), Korsako el Bruĝo, Strigo (parte) el Lieĝo, Lucie kaj Clara el Bruselo, Tanguy kaj Olivia el Andenne, Camille el Libano. Do sufiĉe internacia grupo 😉
Kotizo: 105€, eblas rabato kontrau laboro (verki raporton, traduki nian retejon, ktp)
Programo
Dimanĉon la 21an de augusto
Rendevuo vespere en Plombières (ĉe Bernadette kaj Paul), Belgio (apud la trilanda punkto)
Lundon la 22an
Ekskursoj en la ĉirkauaĵoj (trilanda punkto kaj nova muzeo de Kelmis)
Mardon la 23an
Biciklado ekde Plombières ĝis Zutendaal (ĉe Ben kaj Hati)
55 km, 6 horoj
Merkredon la 24an
Restado en Zutendaal
Ĵaudon la 25an
Biciklado ekde Zutendaal ĝis Balen (ĉe Carsten)
60km, 6 horoj
Vendredon la 26an
Biciklado ekde Balen ĝis Kruibeke (ĉe Ella kaj Eddy)
85km, 9 horoj
Sabaton la 27an
ripozo en Kruibeke 😉
Dimanĉon la 28an
foriro matene au post tagmanĝo.