Printempa Esperanto-Kunveno 2017

aliĝiprogramoaliĝintoj

PEKO estas LA okazo por esperantigi viajn amikojn kaj familianoj. NEPRE invitu viajn amikojn, genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn… Ni ofertas senpagan  partoprenadon al la 10 unuaj adoleskuloj-kiuj-neniam-partoprenis-E-eventon!

Kiam?

De vendredo la 24a de marto je la 18a ĝis dimanĉo la 26a de marto.

Kie?amougies1

Centre Protestant d’Amougies
Verte Voie, 16
7750 Amougies
http://www.cpamougies.be
ĉe Google-Maps

Kiel atingi la lokon?

Plej proksima stacidomo: Ronse-Renaix
Ni organizos taksi-servon vendrede vespere ekde la stacidomo de Ronse-Renaix.

Plej proksimaj flughavenoj:

  • Lille Airport (LIL) – 42km
  • Brussels South Charleroi Airport (CRL) – 100km
  • Brussels Airport (BRU) – 100km – stacidomo en la flughaveno

Mallonga priskribo

Amougies estas meze de la “Lando de la Montetoj“. Unu el la plej belaj naturparkoj de Valonio. Ĝi estas geografie sama regiono kiel “Flandraj Ardenoj” certe la plej bela naturparko de Flandrio dank’al tiuj ĉarmaj montetoj.

La centro estas en bela parko kun ludoj por infanoj kaj loko por fajro.

En la ĉefa konstruaĵo estas 12 kvar-litaj ĉambroj kun lavujo. Necesejoj kaj duŝoj estas apartaj. En la dua konstruaĵo (je 20 metroj) estas 10 du-litaj ĉambroj sen lavujo.

This slideshow requires JavaScript.

Programo

Detala programo

Tiel kiel por la antaŭaj PEKOj ni preparas ampleksan kaj mojosan programon: Esperanto-kursoj diversnivelaj, fotografia seminario, bierfarado, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj, manlaborado por infanoj (kaj aliaj), libroservo de FEL…

Dum PEKO okazos Eramus+ seminario kunlabore kun TEJO kun la temo “Al-ekstera Komunikado”

Kotizoj

Via aliĝo validas post antaŭpago de 50€ je la konto de la Verdaj Skoltoj. Por aliĝi post la 9a de marto, bonvolu telefoni al Valère +32 485 517 552

Plentempa partoprenado

kot2-eo

La kotizo inkluzivas loĝadon, manĝojn, teon kaj kafon, programerojn, ekskursojn kaj taksi-servon (laŭ nia ebloj).

  • bebo venas kun propra lito kaj manĝoj
  • krompago por unupersona ĉambro: 50€
  • krompago por dupersona ĉambro: 50€ por persono

Unutaga partoprenado

Kun programo kaj manĝoj:

  • ĝis 18 jaroj: 10€
  • ekde 18 jaroj: 40€
  • rabato por familio, kontaktu nin!

Kiel aliĝi?

Plenigante tiun formularon aŭ telefone al Valère +32 485 517 552
https://goo.gl/forms/lPAnuxb6EqAlCl4g2

aliĝilo

Kiuj partoprenas?

Listo de partoprenantoj

Pago

Bonvolu ĝiri vian kotizon sur la bankkonto de la Verdaj Skoltoj:

  • Argenta
    Nomo:     Verdaj Skoltoj
    IBAN        BE25 9731 2584 2982
    BIC          ARSP BE22
    ruelle de Thuin 20
    B 6540 Lobbes
    Belgujo
  • ĉe UEAFEL
    La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA kaj FEL estas vsko-n
Advertisements