aliĝilo– programme – partoprenantoj
Ekde pluraj jaroj, PEKO estas LA kongreso en Belgio. NEPRE invitu viajn amikojn, genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn…
Kiam?
De merkredo la 9a de majo je la 18a ĝis dimanĉo la 13a de majo.
Kie?
Centre d’Hébergement du Château de Tilff
Esplanade de l’Abeille, 9
4130 Tilff
http://www.ajtilff.be/
ĉe Google Map
Kiel atingi la lokon?
- Plej proksima stacidomo (300m): Tilff
- Plej proksima flughaveno: Liège Airport (LGG) – 23km
Mallonga priskribo
Tilff estas turista urbeto sude de Lieĝo. Ĝi situas en la kruta valo de la rivero “Ourthe”. Tilff estas ĉirkaŭigita de verdaj montetoj kaj ŝajnas iom perdita en la naturo (krom nokte por la lumigita proksima aŭtovojo).
La loĝejo estas en la centro de Tilff, tre proksime de la stacidomo (300m) kaj de ĉiuj facilaĵoj. Estas privata korto, eta ludilo por infanoj, unu granda salono por la manĝoj kaj aliaj komunaj programeroj, du etaj salonoj por malgrandaj grupoj kaj trinkejo.
Estas 8 ĉambroj de 2 ĝis 10 litoj (entute 44 litoj). Ĉiuj ĉambroj havas lavujon kaj duŝon. Ili estas en la sama etaĝo kaj koridoro. Pro tio, ni provos plej bone disdoni la ĉambrojn laŭ la bezono de la partoprenantoj.
Programo
Tiel kiel por la antaŭaj PEKOj ni preparas ampleksan kaj mojosan programon: Esperanto-kursoj diversnivelaj, kant-ateliero kaj koncerto de Kajto, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj, manlaborado por infanoj (kaj aliaj), libroservo de FEL…
Kotizoj
- via aliĝo validas post antaŭpago de 50€ je la konto de la Verdaj Skoltoj.
- rabato por kontribuantoj: 10€/horo da programero
- rabato por familioj, minus 50€ ekde 4 personoj
- la kotizo inkluzivas loĝadon, manĝojn, teon kaj kafon, programerojn kaj ekskursojn. Ĉi jare ni ne organizos taksi-servon.
Plentempa partoprenado
- Bebo (venas kun siaj manĝoj): 0€
- Ĝis 13 jaroj: 79€
- Ĝis 25 jaroj: 150€
- Ekde 26 jaroj: 200€
- verdaj skoltoj: 60€
- NEJ-anoj: 99€
Parta partoprenado
Tranokto kaj matenmanĝo:
- ĝis 18 jaroj: 10€
- ekde 18 jaroj: 15€
Tago kun programeroj, tagmanĝo kaj vespermanĝo:
- ĝis 18 jaroj: 20€
- ekde 18 jaroj: 40€
Nur la koncerto de Kajto (sabaton vespere): 5€
Membroj de NEJ ankaŭ ricevos rabaton por parta partoprenado. Kontaktu nin!
Kiel aliĝi?
Plenigante tiun formularon
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfObFsLrwHPuQyvdcP2mmYoamfexzGwpeJQeQ1N1YFXdkpF6A/viewform?usp=sf_link
Kiuj partoprenas?
Pago
Bonvolu ĝiri vian kotizon sur la bankkonto de la Verdaj Skoltoj:
- Argenta
Nomo: Verdaj Skoltoj
IBAN BE25 9731 2584 2982
BIC ARSP BE22
ruelle de Thuin 20
B 6540 Lobbes
Belgujo
- ĉe UEA aŭ FEL
La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA kaj FEL estas vsko-n. Nepre kopiu nin en via kontakto kun ili (UEA malrapide komunikas al ni la konto-eltirojn).