Programo PEKO 2017

Ĉi jare estas kelkaj belaj novaĵoj:

  • BEMI-karavano al PEKO. Ĉu vi ŝatas bicikli?
  • Infana tago, sabato estos speciala tago por la etuloj kun granda ludo en la arbaro kun la verdaj skoltoj, kaj multaj surprizoj
  • kinejo, ni proponos al vi pluraj filmoj kun Esperanto-subtesktoj
  • diskejo, la majstro de l’diskej’ ĉe-estos!
  • iĝu fotisto! Lode Van de Velde gvidos seminarion pri fotado (maksimum 10 partoprenantoj)
  • bierfarado kun Johan Doumont. Li montros al vi kiel fari bieron en via kuirejo

Ankaŭ estos niaj klasikaj:

  • kurso por komencantoj kun Françoise Pellegrin
  • kurso por progresantoj kun Gunter Neue
  • Mazi-kurso kaj manlaborado kun Nicky Janssen

Fotografia seminario (Lode Van de Velde)

photographer-1026435_640De jaroj, Lode Van de Velde fotadas kaj publikigas siajn fotojn sur sia retejo kaj facebook-paĝo. Venu lerni kun li kiel bonege foti!

  • daŭro: 10 horoj
  • kotizo: +25€ (kun kurslibro)
  • materialo: fotilo (nepra), portebla komputilo (ne nepra)
  • maksimume 10 partoprenantoj. Nepras partopreni la tuton.

Programo de la fotografia seminario

  • Vendredo vespere: enkonduko pri kompono
  • Sabato
    matene: uzado de fotilo kaj demandoj
    posttagmeze, libera fotado
    vespere, polurado de fotoj per komputilo
  • Dimanĉo matene: fotado, polurado kaj ekspozicio

La detala programo aperos iom post iom ĉi sube

Vendredon la 24an de marto

  • 18a – vespermanĝo
  • 19a – interkona vespero
  • 19a – 21a fotografia seminario (enkonduko pri kompono)

Sabaton la 25an de marto

  • 8a30 – matenmanĝo
  • 9a30 – fotografia seminario (uzado de fotilo)
  • 9a30 – E-kursoj
  • 10a30 – kafo-paŭzo
  • 11a – fotografia seminario (demandoj)
  • 12a – tagmanĝo
  • 13a – fotografia seminario (libera fotado)
  • 16a – kafo-paŭzo
  • 17a – fotografia seminario (taksado de la fotoj)
  • 18a – vespermanĝo
  • 19a30 – 21a30 fotografia seminario (polurado de fotoj per komputilo)

Dimanĉon la 26an de marto

  • 8a30 – matenmanĝo
  • 9a30 – fotografia seminario (fotado kaj polurado)
  • 9a30 – E-kursoj
  • 10a30 – kafo-paŭzo
  • 11a – fotografia seminario (ekspozicio)
  • 12a – tagmanĝo
  • 14a – ekskursoj