Solidara Fonduso

Kelkaj junaj Esperantistoj ŝatus partopreni niajn eventojn, bedaŭrinde financaj problemoj malhelpas ilin. Helpu nin solvi tiun problemon!

La kotizoj por niaj eventoj estas ĉiam la samaj: 15€ por tago kaj tranokto. Ekzemple 30€ por semajnfino. Kaj ni repagas la vojaĝo-kostojn ĝis la maksimumo de la kotizo. Do ofte, foruloj ne pagas kotizon por partopreni ĉar ilia vojaĝo-kostoj superas la kotizon de la evento. Do vi komprenas ke nia skolta kotizo-sistemo jam estas solidara kaj ofte kreas malprofiton… tamen laŭ ni tio estas investo, ne malŝparo!

Tamen por kelkaj junuloj, daŭre tro kostas partopreni niajn eventojn. Pro malproksimeco au pro financaj problemoj. Pro tio ni kreis solidaran fonduson kiu helpas ilin partopreni niajn eventojn. Ĝirante monon al la Verdaj Skoltoj kun la mencio Solidara Fonduso, vi rekte helpos ilin. Ĉiuj 15€-donaco transformiĝos en UNU tago-nokto por UNU adoleskulo!

Estas tre simpla kontribui al nia Solidara Fonduso. Ĝiru monon al unu el nia konto (sube vi trovos ĉiujn informojn) kun la mencio “Solidara Fonduso”. Se vi donacas 100€ aŭ pli vi ricevos unu foje jare detalan raporton pri nia Solidara Fonduso.

Jen niaj kontoj:

  • Argenta
    Nomo:     Verdaj Skoltoj
    IBAN        BE25 9731 2584 2982
    BIC          ARSP BE22
    ruelle de Thuin 20
    B 6540 Lobbes
    Belgujo
  • UEA
    La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA estas vsko-n
    Jen la numero de UEA se vi bezonas.
    ING
    IBAN  NL72 INGB 0000 3789 64
    BIC     INGB NL2A
  • FEL
    La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe FEL estas vsko-n
    Jen la numeroj de FEL se vi bezonas.
    KBC
    IBAN  BE31 4025 5105 3155
    BIC     KREDBEBB
    bpost
    IBAN  BE66 0000 2653 3843
    BIC     BPOTBEB1