Informoj kaj aliĝilo

teamo kaj partoprenantoj

KIO?

Simple, la plej mojosa evento de la jaro!

Ni kunvenos en Bruĝo, belega kaj famega arta urbeto. Urbo-ludos kun la lokaj Esperantistoj. Poste ni biciklos tra tuta Flandrio kun du belegaj haltoj. Kaj fine ni partoprenos LaSemo-n, alternativa, familia kaj bonega muzikfestivalo (ĝi estas tiom bona ke ĝi povintus esti kreita de Esperantistoj).

ĉiuj fotoj estas de nia bicikla tendumado de 2016
tendo

POR KIUJ?

Por ĉiuj* inter 11 kaj 18 jaroj

*bedaŭrinde ni ne povos akcepti pli ol 16 junuloj, do ne tro hezitu!
Eĉ se vi ne spertas kiel skolto, kiel biciklanto aŭ se vi estas komencanto: vi estas bonvena! La tuta tendumado estas organizita kaj gvidita de spertuloj. Nur eblos amuziĝi.

  • vi neniam skoltumis? Ne gravas ni instruos al vi.
  • vi ne havas biciklon? Ni povos prunte doni (au ni luos por vi).
  • vi ne kutimas bicikli kaj timas tro longajn distancojn? Ni ĉefe biciklos en tre plata lando, kaj ni havos aŭton kaj tirĉaron ĉiukaze. Vi eĉ ne devos bicikli kun via sako.
  • vi ne flue parolas Esperanton? Ne gravas se unu el nia grupo havas komunan lingvon kun vi. Aktuale nia teamo parolas nederlandan, francan, germanan, anglan kaj rusan. Ni ankaŭ povas instrui Esperanton al vi.

Neniu preteksto validas!
Kaj se vi ne konas Esperanton, ni instruos ĝin al vi!okulo

EKO KAJ FINO

  • eko sabaton la 1an de julio en Bruĝo. Eblos alveni vendredon la 30an de junio.
  • fino dimanĉon la 9an de julio en Enghien-Edingen. Eblos tranokti ĝis lundo la 10a de julio.
  • parta partoprenado eblas laŭ interkonsento.

img_6217-copie-e1494286781737.jpg

PROGRAMO

Vendredo la 30a de junio – alveno de la teamo, alvenoj de la foruloj

Sabato la 1a de julio – Bruĝo, alveni, urboludi, tendumi

  • 9a ĉiuj alvenas!
  • 10a la urbo-ludo ekas. La Esperanto-klubo de Bruĝo organizas tiun urbo-ludon por festi sian 80an jariĝon
  • 17a30 fino de la urbo-ludo
  • tendumi! Ni tranoktos en la ĝardeno de du famaj Esperantistoj en Bruĝo.

Dimanĉo la 2a de julio – Bruĝo, bicikla ekskurso al la maro
Ni elprovos niajn biciklojn! (kaj Lupo petis tion por kontroli ĉu ni sekure biciklas… pfff kia fido-manko!) IMG_6287.JPG

Lundo la 3a – biciklado Bruĝo-Gento (55km)
La unua etapo, la plej longa sed la plej ebena!
Ni tranoktos apud junulargastejo kies duŝejojn ni povos uzi. Estas la Esperanto-klubo de Gento kiu ofertas al ni la tranokton. Dankon al ili.

Mardo la 4a – biciklado Gento-Geraardsbergen (35km)
Mallonga etapo, do ni povos eki pli malfrue 🙂 Ni atingos belan provincan domenon kun tendumejo, lago, ktp.

Merkredo la 5a –  ripozo-tago en la provinca domeno. Ni ĝuos la lagon!
IMG_6309.JPG

Ĵaŭdo la 6a – lasta etapo (20km), alveno en Enghien-Edingen
La pli mallonga, sed la pli kruta!

Vendredo la 7a – prepari la standon, kaj ek! muzikfestivalo!
Lupo devigos nin reklami pri Esperanto… sed ne gravas estos amuza rakonti al ĉiuj kiom malaĉa ĝi estas! Des pli ke Jean-Pol kaj Adam venos helpi nin 🙂

Sabato la 8a – LaSemoIMG_6024.JPG

Dimanĉo la 9a – LaSemo kaj fino ;-(
La tendumado daŭros ĝis lundo. Sed se vi jam devas foriri… ni kunploros!

Lundo la 10a – ordigado kaj lastaj foriroj

KOTIZOJ*

  • La kotizo por la skoltoj dum ĉiuj niaj eventoj estas 15€ por unu tranokto. Do 150€ por 10 noktoj de vendredo ĝis lundo. Aŭ 120€ de sabato ĝis dimanĉo. La kotizo inkluzivas la enirpagon por la muzikfestivalo.
  • Se vi ne jam estas membro vi devos ankaŭ pagi jaran kotizon (50€). Ĝi validos ĝis septembro 2018 (do vi ricevos rabaton por KKPS, PEKO, nia 2018a tendumado, ktp)
  • Eblas peti plurfojan pagon, partan repagon de viaj vojaĝkostoj kaj monhelpon de nia solidareco-kaso.

*niaj kotizoj estas minimumaj dank’al la helpo kaj mondonacoj de pluraj belgaj asocioj, kluboj kaj personoj. Ĉu ankaŭ vi subtenos nin?

http://www.lasemo.be/

KIEL ATINGI?

Ni helpos vin atingi niajn du lokojn kaj plani vian vojaĝon:

  • Bruĝo estas ege facile atingebla trajne kaj buse el la flughavenoj de Bruselo (BRU) kaj Bruselo-Sudo (CRL)
  • estas stacidomo en Enghien-Edingen. Kaj certe estos ebloj kunveturi al pli granda stacidomo aŭ al flughavenoj.

Ne-belgoj nepre kontaktu Lupo-n por organizado-helpo! Nu, necesas iom da klarigo pri la trajnoj en Belgio kaj pri la malplikostaj biletoj.

Konservu vian belgan trajnbileton: ni repagos ĝin!

KIEL ALIĜI?

Plenigu la suban formularon kaj ni tuj rekontaktos vin!
Ankaŭ eblas kontakti nin rete: info@verdajskoltoj.net
kaj telefone: 0485/517 552 (Valère: eo, fr) aŭ 0475/272319 (Jean-Pol: eo, nl, en)

ĝis baldaŭ!