(nl) Teamo kaj partoprenantoj

informatie en aanmeldingen

Teamo

profilLupo, kiu kreis la Verdajn Skoltojn.
Valère Doumont (37j) estas profesia edukisto. Li havas diplomon de skoltestro (Wood Badge), “unua helpo” (BEPS) kaj Esperanto (C1).
Li lanĉis la Verdajn Skoltojn en 2012.
Dum tiu tendumado, li ĉeforganizos kaj ŝoforos.
blanka necesa teksto


cedric.jpg

Strigo
Cédric Marchal
(32j) teorie loĝas en Lieĝo sed fakte ĝenerale vojaĝas dum la tuta jaro do povas esti ie ajn. Li jam partoprenis plurajn eventojn de la Verdaj Skoltoj. Li laboras kiel teknikisto.

blanka necesa teksto

blanka necesa teksto


simonDingo, la druido
Simon Hutereau studas sciencojn en Troyes, Francio. Li ŝatas kolekti sovaĝajn plantojn kaj pramaniere eki fajrojn. Li parolas la franca, Esperanton, la anglan kaj iomete la germanan.
Li seriozigos ĉion kiel li kutimas.
blanka necesa teksto
blanka necesa teksto


pjotr

Delfeno, la vivon varmigas
Pjotr De Mulder (19j) studas muzikon en la konservatorio de Antverpeno. Li flue parolas la nederlandan, Esperanton, la rusan, la anglan kaj la francan. Li ŝatas naĝi kaj etosigi.
Delfeno responsas pri la bicikla itinero.

blanka necesa teksto

Partoprenantoj

thomas (copie)Korsako la majstro de l’diskej’
Thomas Demeyere (17j). Thomas studas Technikajn Sciencojn en Bruĝo, parolas la nederlandan kaj Esperanton denaske. La anglan flue, kaj la francan.
Liaj ŝatokupoj estas tenisado, judo, vojaĝado, manĝado, dormado, biciklado, veturado (aŭto) kaj skoltumado.
Korsako ne nur partoprenos, li ankaŭ gastigos nin en Bruĝo.