Karaj Esperantistoj,
Mi esperas ke vi ŝatas niajn projektojn. Ni estas pluraj kiuj vere kredas en tiu nova koncepto: krei kaj gvidi edukan esperanto-movadon por adoleskuloj pere de skolta metodo.
Nia projekto ekis en novembro 2012: Valère Doumont organizis semajnfinon por adoleskuloj en Valonio. Ili ŝatis, ni daŭrigis!
En januaro 2015 ni fondis senprofitcelan asocion kaj dungis Valère dum unu jaro dank’al mona subteno de Valona Esperanto-Asocio (APE), de la grupo de Bruselo (EBG), kaj dank’al monsubteno de unuopaj individuoj.
Ni daŭre havas multajn projektojn: skoltigi junajn esperantistojn, organizi familian renkontiĝon (PEKO), fulm-instrui Esperanton en lingvaj festivaloj, instrui Esperanton en bazlernejo (Suarlée), ktp.
Kial subteni nin?
Eble Vi estis skolto, tio profunde gravis por vi. En tiu kazo, vi certe komprenas kiel grava estas niaj verdaj skoltoj.
Eble, kiel multaj famaj Esperantistoj, Vi lernis Esperanton kiam vi estis adoleskulo. Kaj batalis kun viaj gepatroj por rajti partopreni junularan renkontiĝon… Ankaŭ nuntempe adoleskuloj sole lernas Esperanton. Pere de duolingo.com, de lernu.net, ktp. Sed la mondo malsimpliĝis, la gepatroj pli timas, kaj malofte la junuloj rajtas sole vojaĝi. Pro tio estas nia responso oferti bonegajn renkontiĝojn al tiu publiko, ĉu ne?
Kaj mi certas ke ĉiuj tuj vidas kial gravas adoleska kaj eduka movado por Esperanto-movado. Strategie ĝi estas nia plej bona investo.
Kiel subteni nin?
Estas pluraj manieroj:
- unue, varbu por ni! Ĉu ne estas 11-17a jaruloj en via ĉirkaŭaĵoj? Informu ilin pri ni! La unua partoprenado estas senpaga. Kaj donu al ni iliaj kontakto-informojn. Ni kontaktos ilin kaj persone invitos ilin.
- due, mondonacu! Ni akceptas ĉiujn sumojn, eĉ etajn. Pripensu etan ĉiu-monatan donacon de 5 aŭ 10€. Tio ege helpas nin. Vi ankaŭ povas specife mondonaci al nia Solidara Fonduso (vidu sube).
- trie, aliĝu al nia asocio! Eblas aliĝi al la verdaj skoltoj kiel subtenanto. Vi ricevos fruajn informojn, etan surprizon, vi estos invitita al nia ĝenerala asembleo, kaj vi ankaŭ ricevos niajn varmajn dankojn.
- kvare, ĉu vi havas tempon? Kunigu nian teamon! Ĉar nia kapablo imagi mojosan projekton estas senfina, ni ĉiam bezonas homfortojn 😉
Solidara Fonduso
Kelkaj junaj Esperantistoj ŝatus partopreni niajn eventojn, bedaŭrinde financaj problemoj malhelpas ilin. Helpu nin solvi tiun problemon!
La kotizoj por niaj eventoj estas ĉiam la samaj: 15€ por tago kaj tranokto. Ekzemple 30€ por semajnfino. Kaj ni repagas la vojaĝo-kostojn ĝis la maksimumo de la kotizo. Do ofte, foruloj ne pagas kotizon por partopreni ĉar ilia vojaĝo-kostoj superas la kotizon de la evento. Do vi komprenas ke nia skolta kotizo-sistemo jam estas solidara kaj ofte kreas malprofiton… tamen laŭ ni tio estas investo, ne malŝparo!
Tamen por kelkaj junuloj, daŭre tro kostas partopreni niajn eventojn. Pro malproksimeco au pro financaj problemoj. Pro tio ni kreis solidaran fonduson kiu helpas ilin partopreni niajn eventojn. Ĝirante monon al la Verdaj Skoltoj kun la mencio Solidara Fonduso, vi rekte helpos ilin. Ĉiuj 15€-donaco transformiĝos en unu tago-nokto por iu adoleskulo!
Estas tre simpla kontribui al nia Solidara Fonduso. Ĝiru monon al unu el nia konto (sube vi trovos ĉiujn informojn) kun la mencio “Solidara Fonduso”. Se vi donacas 100€ aŭ pli vi ricevos unu foje jare detalan raporton pri nia Solidara Fonduso.
Kiel aliĝi?
Simple ĝiru vian kotizon je nia banko-konto. La kotizoj por la jaro 2015 estas 50€ por normala kotizo, 10€ por malferma kotizo (por ĉiuj kiuj ne povas nun doni pli).
Eblas pli subteni nin, se vi opinias ke ni nepre bezonas skoltan movadon en Esperanto. Jen resumo:
- subtenanta membro 50 € jare
- honormembro 1000 € (validas 10 jarojn)
- dumviva membro 2500 € aŭ pli (validas dumvive)
Ankaŭ eblas donaci, monate aŭ jare.
- Argenta
Nomo: Verdaj Skoltoj
IBAN BE25 9731 2584 2982
BIC ARSP BE22
ruelle de Thuin 20
B 6540 Lobbes
Belgujo
- UEA
La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA estas vsko-n
Jen la numero de UEA se vi bezonas.
ING
IBAN NL72 INGB 0000 3789 64
BIC INGB NL2A
- FEL
La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe FEL estas vsko-n
Jen la numeroj de FEL se vi bezonas.
KBC
IBAN BE31 4025 5105 3155
BIC KREDBEBB
bpost
IBAN BE66 0000 2653 3843
BIC BPOTBEB1
Resondado: Hike à Mozet, février | Verdaj Skoltoj
Resondado: la tasoj alvenis ;-) | Verdaj Skoltoj
Resondado: Imagu! | Verdaj Skoltoj