Tendumado en Madrido

Kion?

Ni loĝos en komforta gastejo proksime de Madrido por unu semajno plena da skoltaj programeroj! Ni ludos, memkuiros, ekskursos al Madrido, iros naĝi ktp.

Nia vivritmo estos adaptita al la loka vetero. Ni rifuĝos

Por kiuj?

Por la verdaj skoltoj (niaj membroj), por la adoleskaj Esperantistoj (inter 11 ĝis 20 jaroj), por la skoltoj kiuj volas lerni Esperanton, ktp.

Kiam?

Ekde sabaton la 28a de julio, ĝis sabaton la 4a de aŭgusto.
Poste pluraj el ni partoprenos IJKn en Badajoz ĝis la 11a de aŭgusto.

Kie kaj kiel atingi?

(adredo de la gastejo kaj vojaĝo-ebloj)

Kotizo?

La kotizo por la skoltoj dum ĉiuj niaj eventoj estas 15€ por unu tranokto. Do 105€ por la semajno de tendumado.
Se vi ne membras ĉe la skoltoj, vi ankaŭ devos pagi vian jaran kotizon: 50€ validas ĝis septembro 2019)

Eblas peti repagon de vojaĝkostoj (maksimume je la valoro de la kotizo), plurfojan pagon kaj monhelpon de nia solidareco-kaso.

Eblas mondonaci kaj plenigi la solidareco-kason, tiel vi subtenos niajn agadojn.

Partoprenantoj

Estroj: Lupo, Delfeno, Dingo, Michaela, Diego

Skoltoj: Linko, Korsako (parte), Abelo, Yasna, Dama, Esther, Ede, Annaïs, Maureen, Nam Suan, Cindy, Kasja, Marlene, Marius, kaj vi?

Kiel aliĝi?

Kontaktu Lupo: info@verdajskoltoj.net aŭ +32 485 517 552