bienvenuewelkom
La Verdaj Skoltoj proponas internacian skoltismon en Esperanto.

Sekvu niajn aventurojn sur nia blogo!

Niaj partoprenantoj estas inter 10 kaj 19 jaraĝaj. Ili venas el Bruselo, Flandrio, Valonio, Francio, Nederlando, Luksemburgo kaj Germanio. Foje de pli for!

Jen unu-minuta filmeto kiu belege resumas nian projekton 😉

Esperanto estas nia sola komuna lingvo!
Ĉiuj lernas tiun rapide lerneblan lingvon. Tiel ni povas egalece komuniki. Kiam ĉiu faras paŝon al la aliaj estas pli afabla, ĉu ne?

Kion ni faras?

Nia asocio estas unu el la plej aktiva asocio de la tuta mondo!

  • ni organizas skoltumadon por junaj Esperantistoj
  • ni reklamas pri Esperanto en muzikfestivalo, kaj aliaj eventoj
  • ni instruas en bazlernejoj kaj lingvaj staĝoj (fulmkurso kaj tutjara kurso)
  • ni organizas PEKOn, la plej mojosan E-renkontiĝon!
  • ktp.

Nia ĉefa cela estas skoltigi adoleskulojn en Esperanto. Ni kunigas ilin dum 6 aŭ 7 semajnfinoj jare kaj ni organizas tutsemajnan tendumadon en somero. Ĉiuj estas bonvenaj 😉

Tiel kiel ĉiuj skoltoj: ni lernas memzorgi (kuiri, tendumi, orientiĝi, fajri…), ni ludas, ni foje kantas, ni babilas, ni manlaboras (lignokonstrui, sovaĝe kuiri) kaj ni vivas pli kaj pli da aventuroj \(^_^)/

Ni ankaŭ informas pri Esperanto, organizas Esperanto-eventojn kaj instruas Esperanton al niaj novaj membroj.

Legu la raporton de nia lasta tendumado!
Tendumado 2016, unua tago

IMG_3107

Esperanto, kio estas?

Esperanto estas internacia lingvo. Ĝi estis inventita je la fino de la 19a jarcento por ebligi komunikadon inter homoj parolante malsamajn gepatrajn lingvojn. Ĉar ĝi estas kreita por tio, Esperanto estas tre rapide lernebla.

Pli da informoj pri Esperanto, vi trovos tie.

Skoltoj, kio estas?

Skoltismo estas grandega junulara movado, komencita en Britio en la jaro 1907. La vorto “skolto” venas el la angla vorto “scout” kiu signifas “esploristo”. La movado nun havas pli ol 25 milionoj da infanoj kaj junuloj kiel membroj, kaj plenkreskuloj kiel apogantoj de la junularaj agadoj. (el vikipedio)

Skoltismo estas eduka movado. Ĝi celas la personan kreskadon de la infanoj kaj junuloj en ĉiuj personaj kampoj (korpa, intelekta, senta, socia kaj spirituala) kaj kiel respondeca civitano loke, kaj tutmonde.

La skolta metodo estas bazita sur kelkaj grandaj principoj. Konkreta, ne-formala, kun la junuloj (ne por), mem-edukado kun la aliaj… Post pli ol jarcento ĝi daŭre estas aktuala kaj originala.

Simboloj gravas por la skoltoj. Ankaŭ ni havas simbolon.

Nia simbolo

logoval2Arbo ĉar ni vivas en la naturo, kaj kreskas. Ĝuste tio estas nia moto.

Multaj malsamaj folioj ĉar ni estas malsamaj, venas el malsamaj landoj, lingvoj kaj kulturoj. Tamen ni ĉiuj estas ligitaj al nur unu arbo.

Ene de la folioj estas du etaj simboloj: lili-floro kaj stelo.

  • Baden-Powell elektis lili-floron kiel simbolo por la skoltoj el la tuta mondo. Lili-floro estis uzata sur la kompasoj por indiki nordon. Same skoltoj kapablas orientiĝi kaj trovi sian vojon en la vivo.
  • La verda kvinpinta stelo estas simbolo de Esperanto-movado.

grimpado

Kiel ĉiuj skoltoj en la mondo, ni renkontiĝas, amuziĝas, kaj kompreneble ni vivas aventurojn!

Ĉu baldaŭ kun vi?

kontaktu nin

Verdaj Skoltoj
info@verdajskoltoj.net
+32 71 165 395

Advertisements

Penso pri “

  1. Resondado: AŬTUNE, la ferioj (2014-okt-24/nov-02) | Esperanto feed

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s